Mi estas en la ĉambro. Mi staras antaŭ la klaso. Mi legas al vi. Mi legas el libro. Vi sidas sur seĝo. Ni legas pri hundo. Ĉu mi staras ekster la ĉambro? Ne, vi estas en la ĉambro. La instruisto kaj la klaso estas en la ĉambro. La instruisto legas al la klaso. Ĉu vi skribas pri la hundo? Ne, mi ne skribas pri ĝi. Johano sidas inter Mario kaj Johanino. Mi staras inter li kaj ŝi. Mi skribas per krajono en kajero. Fraŭlino Smith skribas per plumo. Mi skribas al vi pri ŝi. Ĉu la klaso lernas sen instruisto? Ne, la instruisto estas kun la klaso. La patro de Mario lernas sen libro. La libro estas por ili. Ĉu la kajero estas por mi? Ne ĝi ne estas por vi.
( English translation: )
From Lock, E. and Stuttard, M. (1960) Nelson's Esperanto Course: A new and complete guide to the international langauge for home or class use, Thomas Nelson and Sons, 9.
( English translation: )
From Lock, E. and Stuttard, M. (1960) Nelson's Esperanto Course: A new and complete guide to the international langauge for home or class use, Thomas Nelson and Sons, 9.